La norda fronto de Las Villas rememoras sian 66-an fondodatrevenon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-07 08:03:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fonto: PL

Havano, okt 7 (RHK) Ĉi tiu 7-a de oktobro estas la 66-a datreveno de unu el la plej gravaj eventoj en la batalo kontraŭ tiraneco en la centra parto de Kubo: la kreo de la Norda Fronto de Las Villas.

Gerónimo Besánguiz, iama direktoro de la Camilo Cienfuegos Historia Komplekso en Yaguajay, Sancti Spíritus, deklaras ke en tiu dato, Kolumno Numero Du, Antonio Maceo, kun Camilo Cienfuegos ĉe la kapo, alvenas en Boquerones en misio donita fare de Fidel Castro en la montoĉeno Sierra Maestra.

La elstara akademiulo de la laboro de komandanto de Camilo, esprimis  ke li plenumis la mision atingi kaj solidigi la militon en la okcidento de la lando trovante en la nordo de Sancti Spiritus virojn engaĝitajn al la revolucia lukto.

Trapasinte la nordan riveron Jatibonico, tiun matenon, li emfazis, la alveno de la Las Villas Norda Fronto estis antaŭvidita, kune kun la posta konstitucio de la Fronto Las Villas fare  de Ernesto Che Guevara, kiu alvenis en la sud-centraj montoj la 12-an de oktobro, strategio de la milita genio de la Ĉefo de la Revolucio.

La taktiko forlasi la montoĉenon Sierra Maestra al  okcidenta Pinar del Río kaj Las Villas, por  batali kontraŭ la malamiko dum centoj da kilometroj kaj venki malsimilajn obstaklojn ŝajnis io neebla, kion Camilo  kaj Che kun la kolumno Ciro Redondo, brile realigis, diris la historiisto.

Al Camilo aliĝas la kontingento de la Populara Socialista Partio (PSP), sub la komando de komandanto Félix Torres, kreita en Jobo Rosado en oktobro 1958 kaj aliaj grupoj kiuj funkciis en la areo.

En komunaj agoj, estis liberigitaj  urboj  de Yaguajay al la teritorioj de Chambas kaj Morón, en la nuna teritorio de Avila kaj, okcidente, al la areo de Caibarién kaj Remedios, en Villa Clara.

Ambaŭ kolumnoj plenumis la plej grandajn epopeojn en nia historio, simile al la heroaĵo farita de Antonio Maceo kaj Máximo Gómez en la Milito de 1895-1998 dum la liberigaj bataloj fronto el koloniismo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up