Kubo atentas pri uragano Milton survoje al Florido pro eblaj inundoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-09 14:15:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Insmet

Havano, okt 9 (RHK)  Uragano Milton klinis sian movon nordorienten kaj pliigis sian rapidecon ĝis 22 kilometrojn hore, enirante la orientan Meksikian golfon.

Ĝi havas maksimumajn daŭrajn ventojn de 260 kilometroj hore, kun pli altaj ekventoj, do ĝi daŭre estas uragano de granda intenseco,  nun kategorio kvar laŭ la Saffir-Simpson-skalo. Ĝia minimuma premo iomete altiĝis kaj estas 907 hektopaskaloj.

“Je la sesa matene ĝia centro estis taksita je 24,6 gradoj de norda latitudo kaj 85,2 gradoj de okcidenta longitudo, pozicio kiu lokas ĝin 300 kilometrojn norde de Kabo San Antonio, la okcidenta fino de Kubo kaj 460 kilometrojn sudokcidente de Tampa, sur la Florida duoninsulo.”

En la venontaj 12 ĝis 24 horoj, ĉi tiu sistemo estas atendita konservi sian direkton en la nordoriento, iomete pliigante sian rapidecon. Milton daŭre estos uragano de granda intenseco, kvankam sur sia vojo tra la Meksikia golfo por alproksimiĝi al la okcidenta marbordo de Florido merkrede nokte, ĝi povas montri iujn fluktuojn en sia intenseco.

Frumatene, en la okcidenta regiono de Kubo, oni raportis maksimumajn daŭrajn ventojn el la suda regiono kun rapidoj inter 40 kaj 50 kilometroj hore, kun pli altaj ekblovoj.

La meteologia stacio de La Palma, Pinar del Río raportis maksimuman ekblovon de 82 kilometroj hore kaj en Kazablanko, Havano oni raportis maksimuman ekblovon de 72 kilometroj hore.


Fonto: PL/Cubadebate

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up