Kuba prezidento ĉeestas kongreson de ACLIFIM: por inkluziveco el kaj por la komunumo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-09 14:43:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, okt 9 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, ĉeestis hodiaŭ  la malferman kunsidon de la VII Kongreso de la Kuba Asocio de Homoj kun Fizikaj-Motoraj Handikapoj (Aclifim), en la Kongresa Palaco de La Havano.

Sub la devizo “Por inkluzivo el kaj por la komunumo”, dum la aranĝo, kiu daŭros ĝis la venonta ĵaŭdo, la delegitoj debats pri plenumo de la organiza strategio de la asocio responda al la periodo 2020-2024.

La akademia programo de la kongreso inkluzivas laboron en komisionoj por analizi la plej freŝajn progresojn de la asocio, establita la 14-an de marto 1980.

La Kuba Asocio de Handikapuloj Fizikaj-Motoraj,  estas tutlanda organizo  konstanta, senprofita, kun propra jura personeco, formita de homoj kun fizika-movaj handikapoj, kubanoj kaj eksterlandaj loĝantoj konstantaj en Kubo.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up