Díaz-Canel gvidas la eksterordinaran plenkunvenon de la komunista partio en Ciego de Ávila

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-11 18:20:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Jardines del Rey, okt 11 (RHK) La prezidento de la respubliko  kaj unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), Miguel Díaz-Canel Bermúdez, estris la  Eksterordinaran PlenSesion de la Provinca Komitato de la organizo en la centra provinco  Ciego de Ávila.

Temas pri momento por funde analizi nian laboron, taksi la agojn realigitajn kaj pritraktatajn surbaze de la laborprioritatoj de la avangarda politika organizo.

Ĝin partoprenis  Humberto Camilo Hernández Suárez, membro de la Centra Komitato de la Partio kaj Estro de ĝia  Departamento pri gvidantformado.

Julio Heriberto Gómez Casanova, unua sekretario de la Provinca Komitato de la politika organizo en la provinco, prezentis informojn pri la nuna situacio de la teritorio kaj la traktado donita al la signoj, rekomendoj kaj indikoj devenitaj de la vizitoj de la Centra Komitato al ĉiu el la municipoj dum la kuranta jaro.

La ĉi-vendreda kunsido daŭrigas serion de Eksterordinaraj Plenkunsidoj kiuj okazas en la provincoj de la lando, por taksi la rezultojn pri ĉefaj temoj kiel plifortigo de unueco, perfektigo de ideologia laboro, korekto de misprezentoj kaj reakcelo de la ekonomio.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up