Ĉefministro de Kubo taksas preparojn por la Havana Internacia Foiro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-11 18:40:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Manuel Marrero taksis la preparon de 40-a Havana Internacia Foiro. Bildo: Studio Revolución

Havano, okt 11 (RHK) La kuba ĉefministro, Manuel Marrero, taksis la preparadon de la koncerna 40-a Havana Internacia Foiro (FIHAV 2024) antaŭvidita por  venontnovembre, en la foirejo Expocuba.

Kontrolante la preparojn de la plej granda komerca interŝanĝo en la lando kaj la regiono, la registarestro emfazis, ke ĝi estas defio, sed ankaŭ privilegio, kiun oni devas utiligi, kaj alvokis al labori alimainere, serioze,  profesie kaj dediĉi la tutan tempon ebla por bone prepari ĝin.

"Ĉiu institucio devas esti klara pri tio, kion mi aspiras kun ĉi tiu foiro, ke mi intencas profiti de ĝi por mia institucio, specifajn projektojn pri kiuj mi laboros, ĉio, kio povas esti intertraktata, specifita kaj interkonsentita por la avantaĝo de la lando, kiun ni devas fari," diris la ĉefministro.

Li atentigis, ke la ĉefa defio daŭre estas la konstanta atento al la pavilonoj fare de la respondecaj entoj ĉe la fino de la Foiro. "Expocuba devas iĝi hejmo por ĉiu organizo, kiu devos organizi agadojn diversajn, temajn ekspoziciojn, konferencojn, gravajn distrajn, sportajn kaj kulturajn eventojn."

 

Fonto: presidenciaCuba

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up