Kubaj junuloj marŝos hodiaŭ solidarece al Palestino

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-14 07:55:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano,  otk 14 (RHK) Junaj kubanoj kaj la loĝantaro ĝenerale marŝos hodiaŭ  kondamne  la genocidon, kiun la israela registaro faras de pli ol unu jaro kontraŭ la palestina civila loĝantaro kaj aliaj nacioj en Mezoriento.

La manifestacio vokita de la Juna Komunista Organizo denuncos la kunkulpecon de Usono en la cionisma militatako kiu kaŭzis pli ol 42 mil mortintojn en la Gaza Zono, multaj el ili virinoj kaj infanoj, kaj pli ol du mil en Libano.

La partoprenantoj marŝos en ĉi tiu ĉefurbo elde la Forĝejo Marti-a  ĝis la Kontraŭimperiisma Tribuno, raportis la organizantoj, kiuj difinis la israelan agreson kontraŭ Palestino kiel unu el la plej kruelaj kaj doloraj genocidoj, kiujn la homaro iam atestis.

En la cetero de la lando restas malfermitaj forumoj por postuli ĉesigon, sen kondiĉoj aŭ prokrastoj, de ĉi tiu masakro kaj de la israela eskalado de milito en Mezoriento.

Ni aliĝas al milionoj da voĉoj, kiuj postulas ĉesigon de perforto kaj okupado kaj reasertas nian sindevontigon al paco kaj justeco, substrekis la alvoko de la junulara organizaĵo al mobilizado.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up