Pneŭmokoka vakcinado komenciĝas hodiaŭ per la imunogeno Quimi-Vio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-14 07:59:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: arkivo

Havano, okt 14 (RHK) Hodiaŭ komenciĝas la dua etapo de la strategio pri pneŭmokoka vakcinado en Kubo per la administrado de unuopa dozo de la kuba Quimi-Vio 7-valenta vakcino, Lena López Ambrón, direktoro de la Nacia Programo de Imunizado, el la Ministerio de Publika Sano.

Ŝi aldonis, ke la vakcinada kampanjo kun Quimi-Vio, kiu daŭros ĝis la 31-a de decembro, celas infanojn naskitan en 2022, post atingi la du jarojn.

López Ambrón precizigis, ke la imuniga agado estos efektivigita en la vakcinaj centroj en la Sanaj areoj tra la tuta lando.

Darielys Santana Medero, gvidanto de la Pneumococcus-projekto, ĉe la Instituo  Finlay de Vakcinoj, klarigis, ke ĉi tiu vakcino protektas bebojn kontraŭ sep el la plej infektaj kaj ĝeneralaj serotipoj de la pneumokoko-bakterioj, kiuj kaŭzas plej multajn pulminflamon kaj bakterian meningiton en infanoj aliaj sangaj infektoj, kiel akra otito, sinusito kaj bronkito.

La kuba kontraŭpneŭmokoka vakcino Quimi-Vio 7 valenta estis evoluigita de la Instituto Finlay  kaj nun estas grandskale produktita de la Nacia Centro por Biopreparadoj, post kiam ĝi ricevis la sanpermesilon de la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Ekipaĵoj kaj Medicinaj Aparatoj. (Cecmed), pasintan julion, por ĝia uzo ĉe knabinoj kaj knaboj de unu ĝis kvin jaroj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up