Kubo konfirmas solidarecon al la kaŭzo palestina fronte al israela genocido

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-15 07:55:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, okt 15 (RHK) Kubo daŭre subtenas  la kaŭzon  de la popolo de Palestino fronte al la genocido de la cionisma registaro de Israelo, kiu hodiaŭ plivastigas siajn atakojn tra la regiono kaj tuŝas naciojn kiel Libano, Sirio kaj Jemeno.

Tiu ĉi historia pozicio de la kariba insulo rilate al la israela-palestina konflikto estis subtenita antaŭtage en solidareca mobilizado vokita de la Unio de Junaj Komunistoj, en kiu partoprenis prezidento Miguel Díaz-Canel kaj aliaj altrangaj gvidantoj de la lando kune kun ĉirkaŭ 60 mil gejunuloj.

El la Kontraŭimperiisma Tribuno en Havano, celo de la marŝo, kiu komenciĝis en la Forĝejo Marti-a, la unua sekretario de la Unio de Junaj Komunistoj de Kubo, Meyvis Estévez, asertis, ke ĉiu krimo de la cionisma armeo mortigas ankaŭ la honton de la homaro.

La genocido - ŝi diris - estas la tuta respondeco de Israelo kaj Usono, kiu provizas militan, loĝistikan kaj politikan subtenon al la barbareco, kaj kaŭzas panikon en tuta loĝantaro, uzante ankaŭ malsaton kaj soifon kiel amasdetruan armilon.

Ŝi atentigis, ke ĉi tiu marŝo kaj la mobilizoj faritaj tra la tuta lando en la lastaj tagoj subtenas la pozicion de ĉi tiu kariba nacio kun la palestina popolo, kiun li priskribis kiel imponan ekzemplon de abnegacio kaj patriotismo.

Meze de materiaj malfacilaĵoj, meze de la plej sanga blokado suferita de nia popolo, ni kubanoj decidis plenigi ĉi tiujn stratojn, ĉar neniu povas kaŝi la veran esencon de la jankia imperio, ĉar ni ne fermos la okulojn al la koloniigo, ni ne fermos la okulojn al  sufero kaj masakro, ŝi atentigis.

Palestinaj studentoj en Kubo ankaŭ esprimis la volon de siaj samlandanoj rezisti ĝis ili reakiros sian nacion, atingos siajn neforigeblajn rajtojn kaj justan kaj daŭran pacon.

Ili denuncis la ekspansiismajn interesojn de la Ŝtato Israelo kontraŭ mezorientaj nacioj, kun la kunkulpeco de Usono, dum la mondo restas paralizita, nekapabla ĉesigi la tragedion.

Ĝi ne estas milito, ĝi estas ĝeneraligita kaj progresema genocido, ili kondamnis en la politika-kultura evento, en kiu ili esprimis sian dankon al Kubo pro ĝia konstanta solidareco kun la justa afero de la palestina popolo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up