Kuba vicministro elstarigas en Romo subtenon de FAO al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-15 16:42:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Romo, okt 15 (RHK) La Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO) firme subtenas  al la disvolvaj planoj de Kubo en ĉi tiuj sektoroj, emfazis la vicĉefministro de tiu nacio Jorge Luis Tapia.

La altranga kuba oficisto, kiu prezidas delegacion de sia lando, kiu partoprenas en la IV Monda Nutraĵa Forumo kunvokita de FAO, kunvenis  antaŭtage en la sidejo de la Kuba Ambasado en Romo kun la membroj de tiu misio por  paroli pri diversaj temoj, ĉefe pri la kuba ĉeesto en la aranĝo.

La reprezentado de la Insulo konsistas ankaŭ el la ambasadoro de tiu lando, Mirta Granda, same kiel Rodolfo Rodríguez, unua vicministro pri Agrikulturo kaj Maury Hechavarría, vicministro de tiu organizo.

Ĝi konsistas ankaŭ el Carlos Martín, direktoro de Internaciaj Ekonomiaj Organizoj de la Ministerio de Ekstera Komerco, kaj Francisco Salgado, konsilisto de la vicĉefministro, same kiel konsilantino Claudia González kaj tria sekretario Gabriela Gámez, oficialuloj respondecaj pri Multflanka Aferoj.

Tapia atentigis en tiu kunveno, ke inter la ĉefaj agadoj de la unua tago de la evento, kiu okazas de la 14-a ĝis la 18-a de oktobro, elstaris videomesaĝo de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, kiu klarigis la planojn de sia lando akceli produktadon de nutraĵoj.

Díaz-Canel aludis al la klopodoj de Kubo por diversigi la ekonomion kaj plibonigi eksportkapablon, kaj emfazis la gravecon de daŭrigebla agrikulturo, same kiel respondeca administrado de resursoj, akordigante tiujn iniciatojn kun naciaj prioritatoj de suvereneco kaj sekureco.

La vicĉefministro ankaŭ emfazis la renkontiĝon, kiun li okazigis kun la ĝenerala direktoro de FAO, Qu Dongyu, kiu reasertis la volon daŭre subteni la kariban landon per iniciatoj celantaj pliigi financadon, trejni specialistojn kaj antaŭenigi investojn, konsciante pri la malfacila situacio alfrontata de  Kubo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up