Kubo memoras hodiaŭ la sindefendan pledon de Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-16 07:48:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, okt 16 okt (RHK) Kubo memoras hodiaŭ la sindefendan pledon de la juna advokato Fidel Castro en la proceso por la atenco kontraŭ la kazernoj  Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, antaŭ 71 jaroj, konata kiel "Historio Absolvos min".

La 26-an de julio 1953, la revolucia gvidanto komandis la surprizan provon de transpreno de tiuj du armeaj fortikaĵoj en orienta Kubo, kio markis la komencon de la armita lukto kontraŭ la tiraneco de Fulgencio Batista (1952-1959).

Alprenante sian defendon en la krima proceso pro tiuj okazaĵoj, Fidel Castro fariĝis de akuzito al akuzanto de la diktaturo, kaj denuncis la krimojn kontraŭ la homoj de la insulo, kaj la malvarmsangan murdon de proksimume 50 kaptitaj junaj partoprenantoj en la ago.

«Oni mortigis  ne dum  unu minuto, unu horon aŭ tutan tagon, sed dum tuta semajno; La batadoj, la torturo,  la tegmento-lanĉoj  kaj la pafado ne ĉesis eĉ unu momenton, kiel instrumento de ekstermado pritraktata de perfektaj krimmetiistoj," li diris.

"La kazerno Moncada fariĝis laborejo de torturo kaj morto, kaj kelkaj malindaj viroj transformis la armean uniformon en antaŭtukojn de buĉistoj", li aldonis.

La parolado, poste presita por kaŝa disvastigo sub la titolo  ”Historio absolvos min”, estis la prezentado de la politika tagordo de la nova etapo de lukto kontraŭ la Batista diktaturo.

La teksto montris la malbonojn de Kubo en tiu tempo, resumitaj en ses fundamentaj problemoj: tero, industriigo, loĝado, senlaboreco, edukado kaj sano, kaj ili estis parto de la transformprogramo de la triumfa revolucio la 1-an de januaro 1959.

Aludante la dokumenton, el la malliberejo sur Isla de Pinos, kie li estis enfermita, Fidel Castro skribis: «Ĝia graveco estas decida; nia programo kaj ideologio estas enhavitaj en ĝi;  sen ĝi  ne eblas pensi pri io bonega."

Krome, la kompleta denunco de la krimoj, kiuj ankoraŭ ne estis sufiĉe malkaŝitaj, estas la unua devo, kiun ni havas al tiuj, kiuj mortis, li notis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up