Kuba prezidento pritaksas situacion en orientaj provincoj pro uragano Oscar

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-21 16:16:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Defenda Konsilantaro kuvenas

Havano,  okt 21 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kontrolis la situacion en la orientaj provincoj de la lando pro la trairo de la uragano Oscar, jam malaltigita al tropika ŝtormo.

Laŭ la Prezidanteco de la insulo, la plej granda damaĝo estas en Guantánamo, precipe en la municipoj de Baracoa, Imías kaj Maisí, kie gravaj inundoj estas registritaj, kaj damaĝo de diversa grandeco estas raportita en pli ol mil hejmoj.

Estas homoj en inunditaj lokoj, kiuj estas evakuitaj kun la helpo de la Revoluciaj Armitaj Fortoj kaj la Ministerio pri Interno, aldonis noto publikigita en la profilo de la Prezidanteco en la socia reto Facebook.

Laŭ ĉi tiu informo, Díaz-Canel, kiel prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio, indikis prioritati la urĝan evakuadon de homoj, kiuj estis kaptitaj de la akvoj, kaj fari tujan enketon pri la damaĝo por aranĝi reakiron.

"Tutan subtenon por la provinco Guantánamo," li diris.

Krome, estis kontakto per videokonferenco kun la aliaj orientaj provincoj, en kiuj ĝis nun ne okazis damaĝo, kaj tie estas kontrolata la efiko, kiun povus havi la akvofluo en la venontaj horoj.

La plej lastatempa averto de la Kuba Instituto pri Meteologio indikis, ke Oskar daŭre malfortiĝas, post kiam hieraŭ alteriĝis en Guantanamo kiel uragano de unua kategorio laŭ la skalo Saffir-Simpson, el maksimume kvin, kaj poste malaltigita al tropika ŝtormo.

Tamen, pro ĝia malrapida moviĝo tra orienta Kubo, pluvegoj daŭras en tiu areo, kun la plej pezaj nukleoj de pluvoj super la provinco de Guantánamo, la plej orienta provinco de la lando, kaj ankaŭ en Holguín.

Antaŭtagmeze, la kuba prezidento detaligis la esceptan situacion, kiun la lando spertas, dum kunveno, en kiu partoprenis ankaŭ la ĉefministro Manuel Marrero Cruz; la vicprezidanto de la Respubliko, Salvador Valdés Mesa; same kiel la Sekretario de Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Roberto Morales Ojeda.


Fonto: prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up