Kubo atentas la protekton de homoj en Guantanamo municipoj post Oskaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-22 16:53:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 22 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, asertis ĉi-mardon, ke la aŭtoritatoj de Guantánamo alprenas protektregulojn por la loĝantaro en la municipo de Imías, kie la situacio estas kompleksa post la paŝo de la uragano Oscar.

En lia profilo en la socia reto X, la prezidento raportis, ke li povis komuniki kun la unua sekretario de la Komunista Partio en tiu provinco, Yoel Pérez, kiu alvenis piede al tiu teritorio fortranĉita de la inundoj.

Antaŭtage, la kuba ŝtatestro raportis pri la krizo en Imías kaj San Antonio del Sur, kie laŭ antaŭaj datumoj ses homoj mortis pro la detruoj  de Oskaro.

Li certigis, ke membroj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj kaj de la Ministerio pri Interno gvidas savojn en tiuj Guantanamo-municipoj, kie ankoraŭ estas neatingeblaj areoj.

Kubo atentas pri  Guantánamo, esprimis Díaz-Canel en tiu mesaĝo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up