Kubo en la pintkunveno de Grupo BRICS

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-22 17:13:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, okt 22 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel deklaris en nacia televido ke li ne povos mem ĉeesti la pintkunvenon de la grupo Brics, kiu komenciĝas hodiaŭ en Rusio.

«Ĉi tiu estas grava evento, al kiu la membrolandoj de la Brics-oj kunvenigis pli ol 30 naciojn, por plifortigi ĝian  fondan preskribon vastigi kunlaboron kun la Sudo. Alivorte, estas orientiĝo de tiu integriga bloko al la landoj de la Sudo.

Díaz-Canel taksis ke, "por Kubo reprezentas tre altan honoron povi partopreni en ĉi tiu Pintkunveno. Ni jam partoprenis en la Sudafrika Pintkunveno, reprezentante la Grupon de 77 kaj Ĉinion, kies  portempan prezidantecon ni tiam havis. Denove, la prezidento de Rusio, Vladimir Putin – kiu nuntempe prezidas la Brics-ojn – invitis Kubon ĉeesti en ĉi tiu kunveno.

"Kaj ĝi signifas grandegan ŝancon, gravan ŝancon por Kubo partopreni en ĝi, konsiderante la historiajn rilatojn, kiujn ni tenas kun la Brics-landoj."

La eminentulo referencis al la lastatempa peto farita de Kubo, en sia "aspiro esti aprobita kiel partnera lando ene de la Brics-soj", kaj aldonis ke en tiu bloko "ni sentas tre favoran etoson".

Díaz-Canel klarigis al raportistoj, ke, "kiam ekestis ĉi tiu elektra kriz-situacio, kaj la ciklona alarmo, ni decidis ne partopreni kaj resti ĉi tie en la lando, por esti ĉe la avangardo, kune kun la registara gvidantaro, kune kun la ceteraj fronte al "la gvidado de la Partio kaj ĉiuj klopodoj kiujn nia popolo faras por alfronti kaj la elektran krizan situacion kaj la reakiron de la damaĝo kaŭzita de uragano Oscar."

Li emfazis, ke "ni estos digne reprezentitaj", ĉar "la kuba delegacio estas gvidata de nia  ministro pri eksteraj aferoj, membro de la Politika Buroo, kamarado Bruno Rodríguez Parrilla, kiu plenumos gravan tagordon kaj sekve la kuba partopreno estos ankaŭ trascenda.

 

Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up