Díaz-Canel akceptis politikan gvidanton de Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-23 08:12:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, okt 23 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel renkontis ĉi-mardon kun Li Shulei, membro de la Politika Buroo, de la Sekretariejo de la Centra Komitato, kaj estro de la Propaganda Departemento de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La ŝtatestro emfazis, ke la vizito de la ĉina gvidanto, tiutempe, kiun Kubo spertas, montras la nedetrueblajn ligojn de amikeco inter ambaŭ Partioj, Registaro kaj popoloj.

"Mi sendis korinklinan saluton al nia amiko, prezidento Xi Jinping, kiun mi esperis renkonti en la Pintkunveno de Brics", skribis la prezidento en sia profilo pri X.

Díaz-Canel ankaŭ emfazis la gravecon de la rolo, kiun Ĉinio ludas en la BRICS kaj ĝia rilato kun la landoj de la Sudo.

Ĉi-marde, Li Shulei intervidiĝis ankaŭ kun la sekretario pri Organizo de la Komunista Partio de Kubo (PCC), Roberto Morales Ojeda, kiu aludis al la bonega stato de la rilatoj inter la du politikaj organizaĵoj.

Dum la kunveno oni eksciis, ke baldaŭ okazos la VI Teoria Seminario inter la koncernaj komunistaj partioj, kies centra temo estas "Akcelu la aferon de la konstruado de socialismo kaj konstrui la komunumon de la komuna estonteco", spaco de granda graveco por la progresado pri temoj de komuna intereso.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up