Kuba prezidento vojaĝis al la damaĝitaj teritorioj en Guantánamo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-23 17:20:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @PresidenciaCuba

Guantánamo, okt 23 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kune kun la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, alvenis al Guantánamo por vidi propraokule la progreson de la resaniĝo de la teritorio, grave trafita de la trapaso de la uragano Oskaro.

"Ni estas, ekde frua mateno, en la plej trafitaj lokoj de Oscar en #Guantánamo. La damaĝo estas tiel severa, ke ĝi estas ŝoka. Ili estas nur superitaj de la spirito de ĉi tiu popolo, de admirinda rezistemo. #FuerzaGuantánamo. Ili estas ne solaj  #KuboVenas " la kuba prezidento esprimis en sia X-a konto

En interŝanĝo kun la popolo de San Antonio del Sur, la prezidento demandis pri la progreso de la reakiro de esencaj servoj, parolis kun loĝantoj pri la sperto de la uragano kaj konfirmis al ĉiuj, ke la Ŝtato kaj la Registaro, kune kun la kuba popolo, estas dediĉitaj al reakiro.

“Vi ne estas solaj nek abandonitaj. Kubo laboras cele al vi” asertis la ŝtatestro.

Díaz-Canel estas akompanata de kelkaj ministroj kaj gvidantoj de diversaj ministerioj samkiel de la ĉefaj aŭtoritatuloj de la provinco.


Fonto: @PresidenciaCuba

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up