Kuba prezidento vizitis la centran provincon Cienfuegos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-25 18:34:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel vizitan la provincon Cienfuegos

Havano, okt 25 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel vizitis ĉi-vendredon la municipon de Cienfuegos Abreus, kie li rekomencis sian turneon tra la teritorioj de la lando.

Laŭ publikaĵoj en la retejo de la Prezidanteco, la ŝtatestro akompanata de Roberto Morales Ojeda, sekretario pri organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, alvenis  ĉe la fotovolta suna parko Alcalde Mayor, kiu estas komenconta sian generacion.

La instalaĵo devos esti preta en la unua trimonato de 2025, kiam ĝi devus generi 22.87 megavatojn, la informo indikas. Tie li interŝanĝis kun Ernesto Vera Hernández, direktoro de la provinca elektrokompanio.

La ŝtatestro taksis la investon en ĉi tiu fotovolta suna parko kiel unu el la plej gravaj, kadre de la energitransiro de la lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up