Foto: Studio Revolución
Havano, okt 29 (RHK) Guantánamo restas ĉe la atento de la registara tagordo. Kiel ĉiutage, en la lasta semajno, vespere de ĉi tiu lundo, okazis la kontrola kunveno por sekvi la resaniĝon en la tuŝitaj areoj post la trapaso de uragano Oskaro.
La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, gvidis la kunvenon, kiu ligis la Guantanamo-teritorion per videokonferenco.
La guberniestro de la provinco, Alis Azahares Torreblanca, proponis detalajn informojn pri la situacio en la municipoj plej trafitaj de la meteologia fenomeno: San Antonio del Sur, Imías, Maisí kaj Baracoa.
Li emfazis, ke plurcent homoj ankoraŭ estas protektataj kaj kreiĝas la kondiĉoj por ilia reveno hejmen aŭ portempaj rifuĝejoj.
Antaŭe – ĉar ankoraŭ ne eblis atingi kelkajn izolitajn komunumojn, pro la stato de la vojoj, kiuj donas aliron – en Guantánamo estas raportitaj pli ol 10 mil difektitaj hejmoj, pli aŭ malpli damaĝitaj.
En la kunveno gvidita de Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, oni eksciis, ke, en ĉi tiu momento, la Ministerio pri Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo kunordigas la transdonon al Guantánamo de la donacoj ricevitaj de la malsamaj organizaĵoj, kiuj konsistigas la sistemon de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ankaŭ de organizoj solidaraj. La donacoj esence inkluzivas elektrocentralojn, manĝaĵojn kaj rimedojn destinitajn al riparo de hejmoj, infrastrukturoj kaj bazaj servoj por la loĝantaro.
En la interŝanĝo, kie partoprenis ankaŭ membroj de la Politika Buroo, Salvador Valdés Mesa, vicprezidento de la Respubliko, kaj Roberto Morales Ojeda, sekretario de Organizo de la Centra Komitato de la Partio, la Direktoroj de la Ĝenerala Stabo de la Civila Defendo kaj de la Instituto pri Meteologio klarigis, ke dum la venontaj tagoj devas esti konservita hidrometeologia gvatado, ĉar daŭras kondiĉoj de alta probablo de pluvoj sur la norda marbordo de la orienta regiono de Kubo.
Fonto: A. Paredes