Okazas en Kubo laborrenkontiĝo pri reguligaj postuloj por radiofarmaciaĵoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-29 09:00:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, okt 29 (RHK) La dezajnoj de klinikaj provoj kaj ankaŭ antaŭklinikaj studoj de radiofarmaciaĵoj estos kelkaj el la temoj, kiuj estos traktataj hodiaŭ ĉe la Regiona Laborrenkontiĝo pri Sanaj Reguligaj Postuloj por ĉi tiuj produktoj.

La evento, kiu okazas ĝis la 31-a de oktobro en la Hotelo Palco en la ĉefurbo de la kariba nacio, ankaŭ servos kiel spaco en ĉi tiu dua tago por la prezento de la naciaj reguligaj kadroj koncerne ĉi tiujn medikamentojn de nacioj kiel Argentino, Bolivio, Costa. Riko, Kolombio, Brazilo, Kubo kaj Meksiko.

La reprezentantoj de Dominika Respubliko, Panamo, Peruo kaj Urugvajo montros ankaŭ la esencajn punktojn kaj plej grandajn malfacilaĵojn kiam temas pri reguligo de radiofarmaciaĵoj, difinitaj de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) kiel medikamentoj kiuj enhavas, inter aliaj ingrediencoj, radioaktivajn formojn de kemiaj elementoj nomataj radioizotopoj.

Dum la malferma prezento de la evento, la estro de la Speciala Centro por Diagnozo kaj Terapio de la Kirurgia Medicina Esplorcentro (Cimeq), de Kubo, Mayka Guerrero, atentigis, ke unu el la celoj de la laborrenkontiĝo estas kunhavigi spertojn en  plenumo de  reguligaj postuloj de sano dum la aproba procezo de radiofarmaciaĵoj, krome, por lerni pri sukcesaj historioj kaj la postuloj en klinikaj provoj."

Siaflanke, la direktoro de Scienco kaj Internacia Kunlaboro de la Agentejo pri Nuklea Energio kaj Altnivelaj Teknologioj de la Ministerio pri Scienco, Teknologio kaj Medio de Kubo, Manuel Fernández, atentigis, ke ĉi tiu agado servas kiel konkluda kadro por produktantoj kaj reguligistoj kun la celo atingi regionan konsenton pri bonaj praktikoj en la produktado de tiuj medikamentoj.

Siavice, la Programoficisto de la Homa Sana Divido de la IAEA, Enrique Estrada Lobato, rekonis la rolon de Kubo kiel unu el la koncernaj nacioj rilate al la disvolviĝo de nuklea teknologio kun specifaj aplikoj en medicino.

"Dum multaj jaroj, la evoluo de la nacio en ĉi tiu areo estis kerna por trejni profesiulojn de la tuta regiono kaj kubaj fakuloj ankaŭ helpas nin trejni homojn en Latin-Ameriko," diris la fakulo.  


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up