Bildo de Radio Havano Kubo
Havano, okt 30 (RHK) La projekto de rezolucio pri la neceso ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita de Usono kontraŭ Kubo estos hodiaŭ voĉdonita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.
La internacia komunumo certe atestos la preskaŭ unuaniman kondamnon de ĉi tiu silenta genocido, fare de imperio, kiu celas subigi tiujn, kiuj loĝas en la Insulo.
La malmorala blokado kaj la inkludo en la falsa listo de Ŝtataj sponsoroj de terorismo kaŭzis al Kubo perdojn, nur inter marto 2023 kaj februaro 2024, pli ol 5 miliardojn da dolaroj.
En la antaŭa tago, 31 nacioj sin esprimis favore al ĉesigo de ĉi tiu maljusta politiko. La reprezentanto de Meksiko ĉe UN, Héctor Vasconcelos, diris, ke estas tempo malfermi novan ĉapitron kaj permesi al Kubo plene partopreni en la tutmonda komunumo, "sen la limigoj truditaj de ĉi tiu maljusta kaj malhumana blokado".
Hodiaŭ la mondo atestos kiel, denove, la Registaro en povo en la Blanka Domo zorgas malmulte aŭ nenion pri tio, kio estas decidita en la Ĝenerala Asembleo, tial ĝi bone povus kaj ankoraŭ povas uzi siajn prerogativojn por, almenaŭ, suspendi la 243 aldonajn regulaĵojn, kiujn lia antaŭulo, Donald Trump, adoptis kelkajn tagojn antaŭ ol forlasi la prezidentan postenon, kaj, ĉefe, nuligi la cinikan agon inkluzivi Kubon inter la landoj, kiuj sponsoras terorismon.
La internacia komunumo parolas nun, kaj iam oni devos konsideri ĝin.
Fonto: Granma