Kubo venkis, la mondo kondamnis la usonan blokadon
Havano, okt 30 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, certigis ĉi-merkredon, ke lia lando denove venkis la najbaran imperion, aludante al la rezultoj de la voĉdono de UN kontraŭ la blokado trudita de Usono.
La ŝtatestro notis en sia X-konto ke, malgraŭ la larĝa subteno (187 favoraj voĉoj) esprimita al la insulo, Usono "certe arogante ignoros la tutmondan postulon, sed la digno de ĉi tiu popolo kaj la universala solidareco denove venkis ĝin".
La Ĝenerala Asembleo de UN adoptis hodiaŭ per 187 voĉoj favoraj, du kontraŭ kaj unu sindeteno la tridek-duan rezolucion, kiu postulas la finon de la usona blokado kontraŭ Kubo.
La rezulto konfirmas la izolitecon de la norda nacio en sia politiko kontraŭ Havano, priskribita en ĉi tiuj spacoj kiel malnoviĝinta kaj sensignifa.
La delegacioj de Usono kaj Israelo voĉdonis kontraŭ dum Moldavio sindetenis.
La rezolucio alvokas la ŝtatojn sin deteni fari kaj apliki trudajn leĝojn kaj rimedojn, konforme al iliaj devoj laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj internacia juro, kiuj, interalie, reasertas liberecon de komerco kaj navigacio.
Same, ĝi urĝigas la adopton de la necesaj dispozicioj por nuligi aŭ malvalidigi ilin kiel eble plej baldaŭ.
La voĉdonon akompanis detala raporto ellaborita de la Ĝenerala Sekretariejo de UN kun kontribuoj de 180 landoj kaj tridek organizaĵoj alkroĉitaj al la forumo.
Agentejoj kiel la Infanfonduso de Unuiĝintaj Nacioj, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, la Monda Nutraĵa Programo aŭ tutmondaj entoj por Komerco kaj Turismo atentigas la kritikajn efikojn de ĉi tiu politiko en ĉiu el siaj interesoj.
La blokado estas krimo kontraŭ la homaro, ago de genocido kaj flagra, amasa kaj sistema malobservo de la homaj rajtoj de pli ol 11 milionoj da kubanoj. "Ĝi estas kruela politiko de puno," la dokumento plue agnoskis.
La raporto prezentita de Kubo taksas perdojn je kvin mil 56,8 milionoj da dolaroj rezulte de la sieĝo inter marto 2023 kaj la 29-a de februaro 2024, kio reprezentas pliiĝon de 189,8 milionoj kompare kun la antaŭa raporto.
La agresema politiko kaŭzas proksimuman monatan efikon de pli ol 421 milionoj da dolaroj, pli ol 13,8 milionoj tage, kaj pli ol 575 683 da damaĝoj ĉiuhore.
Fonto: PL