En la municipoj kuŝas transformo kaj progreso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-31 12:29:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, okt 31(RHK) Kontrolinte, ĉi-merkredon matene, la progreson de la reakiro en Imías kaj Baracoa, teritorioj grave trafitaj de la pluvoj kaj inundoj kaŭzitaj de la uragano Oscar, la membro de la Politika Buroo kaj  ĉefministro, Manuel Marrero Cruz , vizitis ekonomiajn kaj sociajn celojn de la  municipo Gibara, en provinco Holguín. 

La registarestro, akompanata de la plej altaj aŭtoritatoj de la provinco kaj teritorio, alvenis posttagmeze al la eduka institucio José Justo Aguilera de la Cruz, kiu havas aliĝon de 385 studentoj en tri edukaj niveloj: meza, antaŭuniversitata kaj Teknika kaj Profesia Eduko. 

En proksima dialogo kun studentoj kaj instruistoj, la ĉefministro emfazis, antaŭ ĉio, la "decidan venkon de Kubo" en la voĉdono kontraŭ la usona blokado. 

La mondo estas kun Kubo. Ĉi tio estas tago de ĝojo, de venko por la popolo. Denove ni gajnis la batalon, kvankam Usono persistas en sia politiko de sufokado, certigis Marrero Cruz. 

La registarestro parolis ankaŭ pri la palpeblaj spuroj de resaniĝo en Guantánamo, kiu rekonis la dankemon de la loĝantoj pro la diversaj solidarecaj esprimoj ricevitaj, kaj el Kubo kaj el diversaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj. 

Li ankaŭ parolis pri la procezo de la asembleoj popolaj kie la civitanaro esprimis siajn problemojn kaj pretecon ilin superi. 

 

Fonto: Granma 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up