Karakaso, okt 31 (RHK) La ALBA-TCP gratulis Kubon pro tio, kion ĝi nomis historia voĉdono en la Ĝenerala Asembleo de UN kontraŭ la kontraŭleĝa kaj krima blokado de Usono trudata al tiu frata lando.
La Bolivaria Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Popola Komerca Traktato (ALBA-TCP) deklaris hieraŭ nokte, ke la tuta mondo, en senduba manifestacio, esprimis "ĝian totalan malkonfeson de ĉi tiu malhoma politiko de pli ol ses jardekoj".
Li emfazis, ke tio kaŭzis nekalkuleblan damaĝon al la bonfarto de la kuba popolo kaj ĝia ekonomio kaj "estis la kaŭzo de familiaj rompoj kaj centoj da malfacilaĵoj en la sektoroj de nutrado, sano, transportado kaj aliaj bazaj servoj".
La meĥanismo de latin-amerika kaj kariba integriĝo elstarigis, ke la kuraĝa kuba popolo sciis venki obstaklojn kun rezistemo kaj digno kaj ne kliniĝas antaŭ la krueleco de Vaŝingtono.
La membroŝtatoj de ALBA-TCP daŭre altigos sian voĉon por postuli, ke la usona registaro "tuj ĉesigu la kontraŭleĝan ekonomian, komercan kaj financan blokadon trudita al Kubo", same kiel ĝian ekskludon de la arbitra kaj unuflanka listo de landoj kiuj supozeble sponsoras terorismon.
Fonto: PL