Ekis en Havano la 10-a kongreso de la verkistoj kaj artistoj kubaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-01 15:42:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kongreso de la UNEAC

Havano, nov 1 (RHK) La 10-a Kongreso de la Unuiĝo de Verkistoj kaj Artistoj de Kubo (Uneac) komenciĝis hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo prezidata de la membro de la Politika Buroo kaj sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la Komunista Partio, Roberto Morales.

En la malferma ceremonio partoprenis ankaŭ la vicĉefministro Inés María Chapman, la honora prezidanto de Uneac, Miguel Barnet, kaj aliaj gvidantoj.

Dum la inaŭguro, aŭdvida omaĝo estis farita al forpasintaj artfiguroj kun emblema kariero en la organizo.

La unua vicprezidanto de Uneac, Magda Resik, revuis  la laboron de la organizo de la antaŭa kongreso ĝis nun, periodo en kiu estis diskutitaj problemoj kaj defioj prezentitaj de la membraro en la tuta lando, kiuj nun estos sur la analiza tablo en ĉi tiu granda evento.

Speciala rekono estis dediĉita dumtage al la ĵus forpasintaj reĝisoroj kaj famaj intelektuloj Corina Mestre kaj Pedro de la Hoz.

Resik diris, ke ĉi tiu forumo konsideras la alvokon de la gvidantoj de la nacio por ne forgesi la kongreson kaj debati la ĉefajn defiojn kaj atingojn de Kulturo en ĉi tiuj tempoj.

La prezidanto de Casa de las Américas, Abel Prieto, prezentis kaj laŭdis la valoron de la libro Fidel kaj  la Kulturo, eldonita sub la etikedo Ocean Sur kaj kompilita de Luis Morlote kaj Elier Ramírez.

Li instigis verkistojn kaj artistojn legi la volumon, kiu enhavas tekstojn kaj paroladojn de la revoluciema gvidanto Fidel Castro, kiel liaj Vortoj al la Intelektuloj, kelkajn pripensojn kaj interŝanĝojn kun la junaj kreintoj de la Asocio Fratoj Saíz.

Abel Prieto konstatis, ke tiu ĉi teksto estas utila por intelektuloj kaj por ĉiuj homoj, kiuj defendas justecon kaj egalecon en ĉi tiu mondo.

Li diris, ke ĝi traktas temojn, pri kiuj analizo devus koncentriĝi hodiaŭ, kiel la kultura milito, la manipulado de informoj kaj emocioj en ĉi tiu virtuala tereno.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up