Altranga gvidantaro viejtnama aprezas viziton de kuba parlamentestro Esteban Lazo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-02 09:23:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 2 (RHK) La vizito de la prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo, Esteban Lazo, al Vjetnamio estis akceptita kun granda aprezo de la altranga estraro de la lando.

Vjetnamio reasertas sian firman pozicion kontraŭ la usona blokado de Kubo kaj montras solidarecon kun la insulo en ĝiaj nunaj malfacilaĵoj.

Ambaŭ landoj laboras por plenumi antaŭe atingitajn interkonsentojn. Vjetnama prezidento Luong Cuong aprezas la subtenon de Kubo dum la lukto por sendependeco kaj reunuiĝo, kaj fidas, ke la kuba popolo venkos la defiojn sub la gvidado de la Komunista Partio de Kubo.

La rilato inter Vjetnamio kaj Kubo, kiu datiĝas de 64 jaroj, plifortiĝas ĉiutage per regulaj vizitoj kaj alta nivelo de politika konfido.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up