Havano, nov 2 (RHK) Scienca kunlaboro inter Kubo kaj Ĉina Popola Respubliko en bioteknologio ĵus eniris pli altan etapon, kun la inaŭguro en la urbo Shijiazhuang, en la provinco Hebei, de nova kompanio 100% kuba, apartenanta al la Komerca Grupo BioCubaFarma.
Nomita BioBridge Medical Technology Co Ltd., la ento kontribuos al promocio de esplor- kaj evoluprojektoj, krom plifortigi la ligojn inter la ĉina komerca komunumo ligita al tia strategia sektoro kun tiu de Kubo, por kune antaŭeniri al la ligo kun Latinameriko.
Doktoro pri Scienco Mayda Mauri Pérez, prezidanto de BioCubaFarma, ĉeestanta en la malferma ceremonio de la menciita filio, priskribis la eventon kiel mejloŝtonon, kiu markas la naskiĝon de nova mastruma modelo por la biofarmacia industrio de Grandaj Antiloj en la azia lando, kiu favoros la enmeton de niaj produktoj en tiu merkato, kune kun la identigo kaj financado de novaj esplorlinioj de duflanka kunlaboro.
BioBridge Medical Technology Co Ltd situas en la altteknologia disvolva zono de la provinco Hebei, kie troviĝas pluraj el la ĉefaj farmaciaj industrioj de Ĉinio.
Fonto: Granma