Centra kaj okcidenta Kubo en ciklona alarmo antaŭ baldaŭa alteriĝo de uragano Rafael

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-06 08:05:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 6 (RHK) Kun maksimumaj daŭrantaj ventoj nun de 160 kilometroj hore, Uragano Rafael akiros pli da intenseco antaŭ ol alteriĝi post kelkaj horoj hodiaŭ sur la Insulo de Junularo, sude de Kubo.

La Bulteno Nacia de Uragano  deklaris ĉi-matene ke  la okulo de la nun Kategorio 2 uragano situis proksime de latitudo 21.0 Norda, longitudo 81.6 Okcidenta.

Rafael moviĝas nordokcidenten  je proksimume 22 kilometroj hore (km/h), kun ĝenerala vento al la nordokcidento, kio signifas, ke la movado estas atendita daŭri en la venontaj tagoj, sekvita de laŭpaŝa turniĝo al la okcidento en la Golfo de Meksiko.

La raporto precizigas, ke laŭ la prognoza trajektorio, Rafael moviĝos proksime de aŭ super la Insulo de Junularo  poste ĉi-matene aŭ frue ĉi-posttagmeze kaj alteriĝos en okcidenta Kubo poste hodiaŭ.

Rafael antaŭvide moviĝos en la okcident-sudorientan Golfon de Meksiko ĉi-nokte kaj plifortiĝos rapide. Sur Kubo ĝi malfortiĝos, sed poste ĝi aperos en la sudorienta Meksika golfo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up