Foto: PL
Havano, nov 11 (RHK) Prezidento Miguel Díaz-Canel anoncis ke ĉi-semajne li revenos al Guantánamo por kontroli la rekuperigajn klopodojn en tiu orienta provinco Kubo, trafita de la uragano Oscar.
En sia profilo en la socia reto X, la kuba prezidento deklaris, ke la laboro por kompensi la damaĝon kaŭzitan de la meteoro tie ne ĉesis.
Kune kun la kontroloj, kiujn ni faras ĉiutage pri la situacio en la okcidentaj provincoj post la trapaso de la uragano Rafael, ni precizigas kiel la aferoj iras en San Antonio, Imías, Maisí kaj Baracoa (Guantanamo municipoj plej trafitaj de Oscar).
Kubo klopodas resaniĝi post la damaĝoj kaŭzitaj de du meteorologiaj eventoj, kiuj lastatempe trafis ĝian teritorion: Oscar en la oriento, kaj la tre intensa uragano Rafael, kiu tuŝis la okcidentan teritorion kun kategorio 3 laŭ la skalo Saffir-Simpson, el kvin.
La orienta regiono ankaŭ estis trafita la antaŭan tagon de sismoj de magnitudo 6.0 kaj 6.7, kaj iliaj postŝokoj, kiuj difektis infrastrukturon, kaŭzis partajn kolapsojn en hejmoj, ŝtuparoj, same kiel krakado de muroj.
Ĝii ankaŭ kaŭzis difekton en elektraj kaj komunikadaj retoj, inter aliaj damaĝoj.
Fonto: PL