Prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio vizitas Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-14 21:09:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel (D) ricevas detalan klarigon pri kiel la centro kontrolas kaj studas la sismecon de Kubo kaj Karibio. Foto: PL

Havano, nov 14 (RHK) La prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio, Miguel Díaz-Canel, vizitis ĉi-ĵaŭdon la Geodinamikan Observatorion de la Nacia Centro por Sismologia Esploro, en Santiago de Kubo, kie li demandis al  specialistoj pri la eblaj sismaj minacoj al la kuba insularo.

La ŝtatestro memoris, ke ĉi tiu institucio estis la ideo de Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (1926-2016), kaj ricevis detalan klarigon pri kiel ĝi funkcias.

Díaz-Canel emfazis la gravecon konservi konstantan komunikadon kun la loĝantaro kaj aŭtoritatoj, precipe kie la tertremoj de la pasinta dimanĉo estis registritaj kun plej granda intenseco.

Poste, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) alvenis al la sidejo de la sporta teamo “Cuqui Bosh”, en la urbo Santiago, kie troviĝus la Provinca Defenda Konsilio okaze de sisma evento.

Li ankaŭ vizitis la Nordan Infanhospitalon “Juan de la Cruz Martínez Maceira”, kie oni faras strukturajn laborojn por revivigi ĝiajn servojn. Tie li eksciis, ke ĝi nur suferis supraĵan damaĝon.

Akompanis ilin la prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio, la sekretario de Organizo de la Centra Komitato de la PCC, Roberto Morales Ojeda, kaj la unua sekretario de la Provinca Komitato de tiu organizo en Santiago de Kubo, Beatriz Johnson Urrutia.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up