Ministro de ekonomio aktualigas pri damaĝoj provokitaj de la meteologiaj eventoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-15 07:15:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 15 (RHK) La kuba ministro pri ekonomio kaj planado, Joaquín Alonso, raportis pri la damaĝoj kaŭzitaj de la uraganoj Oscar kaj Rafael en la  provincoj Guantánamo, en la oriento, kaj  Artemisa, Havano kaj Mayabeque en la okcidento. Li  ankaŭ  raportis pri la tertremoj en la orienta regiono.

La ministro  emfazis la rapidan reakiron de la Nacia Elektroenergia Sistemo post naturaj katastrofoj. La graveco de prioritato de la reakiro de socio post uragano estis menciita, kies prioritatoj estis  restarigi elektron, akvon kaj haveblan manĝaĵon.

Pli ol 34,000 hejmoj estis trafitaj, kun difekto en infrastrukturo kiel ekzemple elektraj transformiloj, poloj, distribulinioj, hospitaloj, lernejoj, komunikadoj, kulturaj, sportaj kaj komercaj instalaĵoj, pontoj kaj agrikulturaj areoj.

En agrikulturo, ĝis nun, estas damaĝoj al 37 mil hektaroj da agrikultura produktado kaj ankaŭ instalaĵoj kaj kvankam nur 10 elcentoj de tiuj damaĝoj estis kvantigitaj, la cifero estas ĉirkaŭ 383 milionoj da kubaj pesoj.

Malgraŭ la ekonomiaj perdoj kaj efikoj sur la malneta enlanda produkto, plibonigoj estas observitaj en la fiska deficito kaj aliaj makroekonomiaj indicoj.

La subteno de internaciaj organizaĵoj kaj individuoj kaj ene kaj ekster Kubo por trakti la damaĝon kaŭzitan de naturaj katastrofoj estis aprezita.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up