Kuba prezidento akceptis vicprezidanton de Ĉina Agentejo de Kunlaboro Internacia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-16 08:09:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 16 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, akceptis ĉi-vendrede la vicprezidanton de la Ĉina Agentejo por Evoluo kaj Kunlaboro Internacia, Liu Jianfeng, vizitanta la landon.

En lia konto en la socia reto X, la ŝtatestro certigis, ke la renkontiĝo kun la ĉina oficisto estis fruktodona kaj ĝustatempa por danki la azian giganton pro ĝia subteno.

Díaz-Canel kaj Liu Jianfeng konsentis antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco inter la du landoj.

La altranga direktoro transdonis al la antila prezidento "koran saluton kaj bondezirojn" de la prezidento kaj ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jiping.

Liu diris, ke la gvidanto de la azia giganto multe atentas ĉino-kubajn rilatojn kaj tre zorgis pri tertremoj, uraganoj kaj la situacio, kiun travivas la kuba popolo.

"En la unua duono de ĉi tiu jaro, Xi Jiping instrukciis grupon da rimedoj subteni Kubon kun asistado, kaj nun, kun ĉi tiuj eventoj, li aprobis disfaldi duan raŭndon," diris la vicprezidanto de tiu kunlabora ento.


Foto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up