Kuba prezidento pritaksas rekuperiĝon de la damaĝitaj provincoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-19 08:04:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 19 (RHK) La prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio kaj kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, urĝigis ĉi-lunde la aŭtoritatojn de la provincoj trafitaj de uraganoj kaj tre intensaj tertremoj, akceli la reakiron de loĝejoj kaj bazaj servoj.

Dum renkontiĝo por taksi rekuperigajn agojn, oni eksciis, ke la okcidenta provinco Artemisa, trafita de uragano Rafael, restarigis ĉirkaŭ 60 procentojn de la elektra servo.

La prezidanto de la Provinca Defenda Konsilio, Gladys Martínez, raportis, ke oni laboras pri la diagnozo kaj riparo de la 21 060 tuŝitaj hejmoj, el kiuj 6 489 jam havas teknikan dosieron.

Oni raportis, ke la provinco Mayabeque revenis al normalo ĉi-lunde kaj 98 procentoj de klientoj havas elektron en siaj hejmoj.

Ĉi-rilate, la kuba prezidento indikis, ke la restarigo de la servo estu finita kiel eble plej baldaŭ, samtempe alvokante pli seriozan progreson en Artemisa.

La plej altaj aŭtoritatoj de Santiago de Kubo, Granma kaj la Nacia Civila Defendo Stabo ĝisdatigis la kunvenon pri la reakiro de la teritorioj trafitaj de du tre intensaj tertremoj.

La orienta regiono de Kubo, precipe la provinco Granma, estis trafita de la skuado de tiuj sismoj de magnitudo 6.0 kaj 6.8 kaj iliaj postŝokoj, kiuj difektis infrastrukturon, kaŭzante partajn kolapsojn de hejmoj, ŝtuparoj, kaj ankaŭ krakado de muroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up