Foto: @citmacuba
Havano, nov 19 (RHK) Kubo estas viktimo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono, asertis la kuba ministro Armando Rodríguez Batista ĉe COP29 en Azerbajĝano.
La blokado kaŭzis ekonomian damaĝon al Kubo je 5 mil 56,8 milionoj da dolaroj.
En la konferenco oni diskutis pri la graveco de klimata justeco kaj la justa transiro al pli rezistemaj ekonomioj. La bezono de evoluintaj landoj plenumi siajn devontigojn kaj gvidi klimatan agadon estis emfazita.
Estis menciita la graveco de internacia kunlaboro en la justa transiro.
Poste,la kuba ministro renkontiĝis kun la Ministro de Alteduko de Azerbajĝano por plifortigi kunlaboron en Scienco, Teknologio kaj Novigado.
Kubo kaj Azerbajĝano lastatempe festis la 32-an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj, kiuj estas karakterizitaj de amikeco kaj kunlaboro inter ambaŭ landoj.
Fonto: ACN