Havano, nov 29 (RHK) Kun kantato apoge al la palestina popolo kontraŭ la agreso de la israela armeo, oni celebros hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo la Internacian Tagon de Solidareco kun la afero de tiu araba nacio.
La centra Kuba Pavilono servos kiel kadro de la renkontiĝo, kie kubaj kaj eksterlandaj studentoj kaj aliaj civitanoj postulos tujan ĉesigon de la genocido, kiun la cionisma registaro de Benjamin Netanyahu faras, ĉiutage, en la Gaza Zono de pli ol unu jaro.
La partoprenantoj denuncos denove la kunkulpecon de Usono en la milita atako en Tel-Avivo, kiu ĝis nun kaŭzis la morton de pli ol 43 800 palestinanoj en la Gaza Zono, kaj ciferon de pli ol 700 en Cisjordanio, 70% el ili virinoj kaj infanoj, laŭ datumoj de UN.
Ĉi tiu kariba nacio esprimis en sennombraj okazoj sian senkondiĉan subtenon al la rajto de Palestino esti libera kaj suverena Ŝtato, kaj pluraj el la amasaj manifestacioj en subteno de tiu afero estis gviditaj de ĝiaj plej altaj gvidantoj.
Prezidento Miguel Díaz-Canel renkontiĝis la 17-an de novembro en la Palaco de la Revolucio (ĉefstabejo de la Ekzekutivo) kun 144 junaj palestinanoj studantaj medicinon en la kariba nacio, al kiuj li certigis, ke “Kubo estas, kaj ĉiam estos, flanke de la frata popolo de Palestino."
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris la 29-an de novembro Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo memore al la dato, kiam ĉi tiu ĝenerala organo aprobis Rezolucion 181 (II) pri la dispartigo de Palestino.
Fonto: PL