Tago de omaĝoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-12-07 13:49:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arkivo

Havano, dec 7 (RHK) Kun la depono de florkronoj ĉe la tombo de Frank País kaj la Panteono de la Falintoj de Internaciismo, la popolo de  Santiago de Kubo omaĝis ĉi-sabaton al la herooj, en la tombejo Santa Ifigenia de ĉi tiu urbo,kaj samtempe  oni memoris la 128-an datrevenon de la morto en batalo de Antonio Maceo.

Speciale oni respektas Frank, unu el la brilaj filoj de Santiago de Kubo, la Davido de la kaŝita batalo, kiun li sciis organizi kaj gvidi en ekzempla maniero, iĝante Nacia Estro de Agado kaj Sabotado de la  Movado 26-a de julio,  la ribela kerno, kiu en la urboj de la plej granda el Antiloj alfrontis la diktatorecon de Fulgencio Batista.

Sammaniere hodiaŭ ni memorigas la 128-an datrevenon de la falo en batalo, en Punta Brava, en okcidenta Kubo, de la forta mulato el Santiago, Generalleŭtenanto de la Liberiga Armeo, kiu pro sia braveco transcendis nacian historion per la epiteto Bronza Titano.

En la patriota tago de ĉi tiu 7-a de decembro estas elvokita ankaŭ tio, kion oni nomis Operacio Omaĝo, per kiu en 1989 alvenis sur kuban grundon la mortrestaĵoj de viroj kaj virinoj, kiuj perdis la vivon konforme al la proleta internaciismo.

En ĉiu el la tombejoj en la provinco de Santiago de Kubo, floroj estas metitaj antaŭ la niĉoj, kie la restaĵoj de la internaciistoj estas deponitaj, kaj iliaj homaj valoroj estas glorataj per prozo kaj verso.


Fonto: Trabajadores

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up