Foto: PL
Havano, dec 11 (RHK) La prezidanto de Kubo, Miguel Díaz-Canel, priskribis kiel agrablan la renkontiĝon kun filmistoj kaj produktantoj el pluraj landoj en la 45-a Festivalo de Nova Latin-Amerika Kino.
Li emfazis, ke la festivalo, en sia datreveno, montras vivantan kinon, kiu antaŭenigas integriĝon kaj batalon kontraŭ kultura koloniigo kaj socia ekskludo, krom subteni Palestinon.
Díaz-Canel atentigis, ke la evento estas iniciatinto de la kulturo kaj identeco de Latin-Ameriko kaj Karibio.
La festivalo, kiu okazas ĝis la 15-a de decembro, prezentas pli ol 250 filmojn kaj allogas milojn da spektantoj.