Foto: Studio Revolución
Havano, dec 12 (RHK) La 31-an de decembro 1989, kiam ĉefkomandanto Fidel Castro inaŭguris la Lernejon “Solidareco al Panamo”, li esprimis sian certecon, ke la centro estos verko de senfina amo.
Kaj al tiu granda kaj amata domo, situanta en la havana municipo Boyeros, kie infanoj kun fizik-movaj limigoj ricevas specialan atenton, alvenis merkredon vespèe la gvidanto de la Kuba Revolucio, armegeneralo Raúl Castro Ruz, kaj la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, por festi la 35 jarojn de unu el la plej emblemaj edukaj institucioj en la tuta Kubo.
Reprezentantaro de studentoj, instruistoj kaj familianoj ĉeestis la vesperon, kie partoprenis partiaj kaj registaraj aŭtoritatoj. La vortoj de ĝia fondinto, Fidel, skuis la ĉeestantojn en aŭdvida prezento, kie ĝia direktoro dum pli ol tri jardekoj, Esther María La O Ochoa, certigas, ke "eĉ la blokado ne sukcesis estingi la ridetojn de la infanoj", kiuj studas ĉi tie.
Tiam komenciĝis ĉi tiu porviva festo, kie kuniĝis muziko kaj poezio, kun la infanoj de la Koruso Petaloj de l´ Morgaŭo, el la lernejo mem, iliaj instruistoj, kaj membroj de la infanteatra kompanio “La Colmenita”, kiuj bele prezentis kantojn kaj tekstojn.
La plej emocia momento de la nokto estis la prezento de rekono al la amata Teté, la alfabeta instruisto, la edukisto, la patrino kaj avino de multaj, la amiko kaj direktoro, simbolo de sinddonemo kaj sindediĉo. Ŝi ricevis ĝin kun honoro el la manoj de Raúl, kiu dum multaj jaroj akompanas la studentojn kaj laboristojn de ĉi tiu amlaboro.
«Dankon pro tiom da pasio, sindediĉo, heroeco, fido; "La mondo ekstaris, dirante kun benita voĉo, la Planedo bezonas multobligi multajn Teté," legis la Armegeneralo.
Aliaj rekonoj estis donitaj ĉi-vespere al la Lernejo “Solidareco al Panamo” flanke de la Organizo de Pioniroj “José Martí” kaj de la Unuiĝo de Junaj Komunistoj, de la Ministerio pri Edukado kaj de la Organizo de Iber-Amerikaj Ŝtatoj por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
Tiam, Teté parolis al la ĉeestantoj, vortoj kiuj venis el la koro kaj engaĝiĝo al la instruado de Fidel kaj Raúl, por konservi valorojn.
«Jen ni ridis, ni ploris, ni estis feliĉaj. Ĉi tio estas mia granda domo, preskaŭ dum 35 jaroj. Mi havas mian piedon en la piedingo, Generalo, same kiel vi,” deklaris la eterna edukisto.
Poste, Teté, en sia adiaŭo, brakumis sian anstataŭanton, la novan direktorinon Nairis Reyes Cleger, kiu esprimis la sindevontigon " daŭrigi la heredaĵon kaj labori senlace por konservi la spiriton de solidareco kaj plejboneco, kiuj karakterizas nin. Kune ni daŭre konstruos pli brilan estontecon por niaj infanoj, pli inkluzivan kaj espereman," ŝi diris.
35 jarojn poste, la Lernejo Solidareco al Panamo” daŭre konservas la verkon naskitan de la klopodoj de Fidel. Raúl kaj Díaz-Canel tion konfirmis denove merkrede nokte. Inter anekdotoj, ridado, fiero pri tio, kion Kubo faras por siaj infanoj kaj la engaĝiĝo daŭre prizorgi tion, kio estas plej altvalora en la lando, la festo konkludis, forpelinte la anoncitan pluvon kaj montris edukan centron, kiu neniam laciĝas konfesi amon.
Verkis: A.Paredes