Rusio komdamnas decidon de Usono plu teni Kubon en sian mensogan liston de landoj sponsorantaj terorismon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-12-18 10:25:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 18 (RHK) Rusio forte kondamnas la decidon de Usono konservi Kubon en la listo de sponsoroj de terorismo, deklaris hodiaŭ la proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la slava lando, María Zajárova.

Ĉiuj rimedoj prenitaj por premadi Havanon estas tute kontraŭleĝaj kaj flagre malobservas la fundamentajn principojn de la Ĉarto de UN, tial ni forte kondamnas ĉi tiun malhoman kaj nelegitiman praktikon, diris Zajárova ĉi-merkrede en deklaro.

La proparolanto emfazis ankaŭ, ke Rusio rekomendas la kompletan kaj tujan ĉesigon de la usona ekonomia, komerca kaj financa blokado de Kubo, kaj ankaŭ la forigon de Kubo el la usona listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo.

Estas tute klare, ke Vaŝingtono, kun la sola celo atingi ŝanĝon de potenco en Kubo, pretas uzi ajnan metodon, perfide enmiksiĝante en la internajn aferojn de suverena lando,  aldonis.

Same, Zajárova esprimis sian konfidon, ke Kubo daŭre progrese disvolvos siajn eksterlandajn ekonomiajn rilatojn malgraŭ ajnaj obstakloj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up