Por dialogo Inter civilizacioj
Havano, dec 26 ( RHK) La VI Internacia Konferenco Por la ekvilibro de la mondo, sub la premisoj Por dialogo inter civilizacioj kaj Por Kulturo de Paco, okazos en ĉi tiu ĉefurbo, de la 28-a ĝis la 31-a de januaro.
La alvoko estas malfermita al ĉiuj homoj de bona volo movitaj de la defendo de socia justeco, evoluo kun egaleco, dialogo, paco, sentoj de solidareco kaj la deziro konstrui pli bonan mondon.
La renkontiĝo koincidos kun la memorfesto de la 172-a datreveno de la naskiĝo de José Martí, Nacia Heroo de Kubo (28-an de januaro), kies laboro stimulas klopodojn favore al socia justeco.