Al nova jaro per propraj manoj, puŝo kaj saĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-12-30 10:04:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Juvenal Balán

Havano, dec 30 (RHK) Ĉi tiu 2024 estis granda defio por Kubo, alfrontante ciklonojn, tertremojn kaj problemojn en la elektra sistemo, krom altaj prezoj, manko de brulaĵo, transportado kaj medikamentoj.

La registaro adoptis novan strategion por plibonigi la ekonomion kaj pliigi produktadon, sed unu jaro ne sufiĉis por solvi ĉiujn problemojn.

La batalo estas malfacila pro la ekonomia blokado de Usono. La kuba popolo, kiu pruvis esti rezistema kaj helpema, kontribuis al la resaniĝo post naturaj katastrofoj.

Kubo atendas ke 2025 estu  jaro de unueco kaj klopodo avanci  al libera kaj progresema nacio.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up