VI-a Internacia Konferenco por Monda Ekvilibro sesios en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-01-06 18:00:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 6 (RHK) La VI Internacia Konferenco por la Ekvilibro de la Mondo, Kun ĉiuj kaj por la bono de ĉiuj, okazos inter la 28-a kaj la 31-a de januaro en la Havana Kongresa Palaco.

Post kelkaj tagoj ĉirkaŭ 650 delegitoj el pli ol 80 landoj renkontiĝos en ĉi tiu ĉefurbo por partopreni en tiu ĉi evento dediĉita al dialogo inter civilizacioj kaj kulturo de paco, kiu gastigos ĉirkaŭ dudek sciencajn aranĝojn.

Kunvokita de la Projekto de Internacia Solidareco José Martí, kaj kun la subteno de Unesko kaj aliaj internaciaj platformoj, la Konferenco okazas ene de la nacia kaj internacia Tago Vizaĝe al la Suno, kiu memorigas la 130-an Datrevenon de la falo en batalo de la Kuba Nacia Heroo kaj antaŭenigita de la Martí Programoficejo, ĉiuj Martí-institucioj de Kubo kaj la Projekto José Martí de Internacia Solidareco.


Fonto: CubaMinrex

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up