Kuba prezidento supreniris al komandejo La Plata

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-01-07 08:55:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:@DiazCanelB

Havano,  jan 7 (RHK) La unua sekretario de la  Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, supreniris ĉi-lunde, kune kun 65 gejunuloj, al la Ĝenerala Komandejo de La Plata en la montoĉeno Maestra  kadre de la itinero 'Kun Fidel en. la altaĵoj', kiun  la novaj generacioj ĉefrolas.

Jen kion emfazis la Ŝtatestro:

"Ni renovigas nian devontigon al ili kaj al la Revolucio, kiun ili faris," li deklaris en sia mesaĝo en la socia reto X.

En alia mesaĝo, Díaz-Canel aldonis: "La historio de la tero sur kiu ni piediris estas same fascina kiel la montoj kiuj ĉirkaŭas ĝin."

Por plia ĝojo akompanis nin junularo entuziasma kaj kompromitita. Ni redeziris al ni ĉiuj Feliĉan 2025. Kaj Vivu Kubo Libera!, finis la ŝtatestro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up