Foto: PL
Havano, jan 8 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel esprimis sian malĝojon pro incendio en magazeno de la Ministerio de la Revoluciaj Armitaj Fortoj en la orienta provinco Holguín kaj esprimis solidarecon kun la familioj de 13 malaperintaj soldatoj.
Li raportis, ke la okazaĵos estas priesplorita kaj oni donas plenan atenton al ĝi.
Eksplodoj estis raportitaj ĉe la militmateriala stokejo, kaj preskaŭ 500 homoj en la proksimeco estis evakuitaj.
Inter la malaperintoj estas oficiroj kaj soldatoj, kaj iliaj familioj estis informitaj dum esploroj daŭras.
Fonto: PL