Nicolás Maduro estas investita kiel prezidento de Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-01-10 16:41:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Karakaso, jan 10 (RHK) Antaŭ la Placo Bolívar en Karakaso, la Federacia Leĝdona Palaco malfermis siajn pordojn por la ceremonio de ĵuro de la prezidento Nicolás Maduro, reelektita la 28-an de julio 2024.

La evento komenciĝis je la 10-a matene kaj la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis nome de Kubo.

Frue alvenis homamaso por akompani la inaŭguron de Maduro, kiu komencas sian trian mandaton ĝis 2031.

Pli ol cent diplomatiaj reprezentantoj kaj membroj de sociaj kaj kulturaj movadoj el aliaj landoj ankaŭ ĉeestis la solenan eventon, kie Maduro ĵuris defendi la Konstitucion  kaj la suverenecon de Venezuelo.


Raporto: A. Paredes

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up