Havano, jan 13 (RHK) La ĉefaj eventoj en la rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio en 2024 konfirmis la plifortigon de la vojo al komunumo de komuna sorto, kiun ambaŭ landoj skizis por siaj respektivaj nacioj.
En rekta linio pli ol 12 700 kilometrojn distancas Havanon de Pekino. Laŭ la tempo duontago disigas la trairejon de la homoj, kiuj loĝas en la ĉefurboj de Kubo kaj Ĉinio. Tamen la historio kaj la nuntempo montras, kiel ĉi tiuj distancoj kaj diferencoj povas esti mallongigitaj. Preter latitudoj kaj longitudoj, en Kubo estas spuro de ĉina kulturo, kiu naskiĝis antaŭ jarcentoj, kaj kiu etendiĝas kaj diversiĝas ĝis hodiaŭ.
Ĉi tiu kapablo krei proksimecon plifortiĝis en 2024, kiam la kuba-ĉina laboro en la socio, la ekonomio kaj la disvolviĝo estis speciale gravaj.
Dum la jaro intensiĝis la interŝanĝoj, ankaŭ la kunlaboro por evoluigo intensiĝis speciale rilate al la impulsado de renovigeblaj energifontoj en la insulo.
Komenciĝis flugoj de la ĉina flugkompanio Air China cele mallongigi distancojn kaj fortigi proksimecon laŭ asertis kubaj aŭtoritatuloj.
La vizo-sendevigo por ĉinaj civitanoj kun ordinaraj pasportoj kiuj vojaĝas kiel turistoj al Kubo kaj la deklaracio de la azia lando kiel gasta lando de honoro al FitCuba 2025 estas parto de la alirvojo.
Preskaŭ fine de la jaro, la ĉina ambasadoro en Kubo, Hua Xin, anoncis la sendevigon de vizkotizoj por kubaj civitanoj. En januaro li konigis la novaĵon pri la pliiĝo, je pli ol 50%, de la turismo el sia lando.
En 2025, Kubo kaj Ĉinio festos la 65-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, reasertinte, ke ili estas bonaj kamaradoj, amikoj kaj fratoj.
Fonto: Granma