Kreskas rekono al laboristoj de la elektra sektoro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-01-14 08:45:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jan 14 (RHK)  Kubo festas hodiaŭ la Tagon de Elektra Laboristo en la kunteksto de la laŭdinda klopodo de tiu sektoro por konservi la Nacian Elektroenergian Sistemon (SEN) esenca, suferante interalie pro la manko de fuelo.

La Registaro de la insulo, responde al la prioritato, kiun ĝi donis al tiu ĉi agado, decidis asigni dekojn da miloj da pesoj por plialtigi la salajron kaj aliajn enspezojn de elektraj laboristoj, kies socia rekono kreskas kune kun la malfafilaĵoj.

Krom kuraĝigi siajn membrojn por tia koncerna laboro, la memorfesto de la Tago de Elektrolaboristo memoras la intervenon de la Kuba Elektrokompanio de la revoluciulo Antonio Guiteras en simila dato en 1934.

La kompleksa ekonomia situacio sur la insulo, akcentata de la plifortiĝo de la usona blokado, speguliĝas precipe severe en tiu ĉi agado kaj rekte efikas sur la interrompon de la elektra servo.

Malgraŭ la limigoj de financaj kaj materiaj rimedoj, kubanoj rekonas la kompetentecon, volon kaj klopodon de la elektraj laboristoj dum la malkonektiĝoj de SEN, kiuj okazis en 2024 kiel sekvo de la menciitaj problemoj.

Same, ĉi tiu kuniĝo elstaras kun aparta graveco en la anstataŭigo de linioj, turoj de alta tensio kaj la restarigo de elektra servo, post la trapaso de meteologiaj fenomenoj kiel la uraganoj Oscar, Rafael kaj la tertremoj kiuj trafis plurajn kubajn provincojn.

La sektoro, kune kun pluraj Ŝtataj agentejoj, entreprenas decidajn investojn por transformi la energian matricon de la nacio, inkluzive de la instalado de dekoj da fotovoltaj sunaj parkoj kiuj kontribuos al reduktado de dependeco de fosiliaj resursoj kiuj estas ĉiam pli multekostaj en la internacia merkato.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up