Nia doktrino daŭre estas la popolmilito

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-01-22 08:40:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, jan 22 (RHK) Kadre de la preparo de la lando por la defendo, ekde hodiaŭ ĝis la 24-a de januaro okazas en la nacia teritorio la Strategia Ekzercado Bastiono 2024.

Ĝia kompletigo estis planita por novembro de la pasinta jaro; tamen, pro la efikoj kaŭzitaj de la trairo de la uraganoj Oscar – tra la orientaj provincoj – kaj Rafael – tra la Okcidento – kaj la efiko de la tertremoj en Granma kaj Santiago de Kubo, estis necese prokrasti ĝin al ĉi tiu jaro.

La Ekzercado celas trejni la administrajn kaj komandantajn korpojn de la malsamaj strukturoj komisiitaj de nacia kaj teritoria defendo, en la organizado de laboro en la intereso  altigi la pretecon de la lando por Defendo kaj la preparado de trupoj kaj loĝantaro, por alfronti la malsamajn agojn de la malamiko.

Antaŭtage okazis la Universitata Studenta Bastiono, esprimo de la partopreno de gejunuloj en la defendo de la Patrujo.

Dum la Strategia Ekzercado Bastión 2024, kaj la Tago de la Nacia Defendo, kiu okazos sabate la 25-an, efektiviĝos manovroj kaj taktikaj ekzercoj de diversaj tipoj, kun la partopreno de unuoj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj, la Ministerio de Interno kaj aliaj komponantoj de la teritoria defenda sistemo. Tial, estos movoj de trupoj kaj militmaterialo, aviadaj flugoj, kaj eksplodoj povas esti sentitaj tra la lando.

La Strategia Ekzercado de Bastiono 2024 konsistigas esencan elementon en la konkretigo de nia doktrino de la  PopolMilito.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up