Foto: Studio Revolución
Havano, jan 24 (RHK) La gvidanto de la Kuba Revolucio, Raúl Castro Ruz kaj la prezidanto de la Nacia Defenda Konsilio (CDN), Miguel Díaz-Canel, vizitis la komandejon de la Okcidenta Armeo ĉi-ĵaŭdon, kadre de la agadoj de la Strategia Ekzercado Bastión 2024.
En la kunveno, la estro de la Armeo, generalmajoro Ernest Feijoó, raportis pri la ĉefaj agoj faritaj en la intereso de la armita lukto kaj la defendo de la Okcidenta Strategia Regiono.
Laŭ raporto de la nacia televido, la laborsesio traktis ankaŭ la partoprenon de la loĝantaro en defendaj taskoj kiel esenca principo de la kuba milita doktrino de Milito de Ĉiuj Homoj.
Membroj de la CDN, kaj la ĉefaj gvidantoj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj kaj la Ministerio de la interno partoprenis la renkontiĝon.
En tiu ĉi tago, la kuba ŝtatestro ankaŭ kontrolis la konstruadon de la Bastiono en la okcidenta provinco Mayabeque, kaj emfazis ĝian gravecon kadre de la preparo por defendo en la lando.
La evento, kiu kulminas hodiaŭ, reprezentas la maksimuman esprimon de milita preparado je strategia nivelo, kaj estas esenca komponanto de la Defenda Persona Prepara Sistemo.
Fonto: PL