Havano, jan 24 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, rememoris hodiaŭ el sia konto en X la celebradon de la Monda Tago de Afrika Kulturo kaj Afrodevenaj Popoloj.
Ni estas filoj de Afriko, emfazis la estro de Eksterlandaj Rilatoj. Kunigas nin jarcentoj da historio, solidareco kaj frateco, tempo en kiu miksiĝis kulturo, tradicioj kaj religioj, kiuj estas la esenco de la kuba nacieco, li skribis en sia mesaĝo en la socia reto.
“Monda Tago de Afrika Kulturo kaj Popolo de Afrika Deveno estas motivo por festado en Kubo. Ni estas infanoj de Afriko Ni estas kunigitaj de jarcentoj da historio, solidareco kaj frateco, tempo en kiu miksiĝis kulturo, tradicioj kaj religioj, kiuj estas la esenco de la kuba nacieco."
Unesko adoptis la 24-an de januaro kiel Mondan Tagon por Afrika Kulturo kaj Afrodevenoj dum la 40-a sesio de sia Ĝenerala Konferenco en 2019.
La dato omaĝas la multnombrajn kulturojn de la afrika kontinento kaj la afrikajn diasporojn en la mondo.