Kubo impulsas ambiciajn turismajn celojn por 2025

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-01-26 10:22:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jan 26 (RHK) La ministro pri turismo de Kubo, Juan Carlos García Granda, anoncis, ke la insulo fiksas ambiciajn turismajn celojn por 2025, malgraŭ lastatempaj defioj.

Dum sektora evento okazinta en Hispanio, la ministro raportis, ke okazis renkontiĝoj kun flugkompanioj, kiuj sin engaĝiĝis konservi la flugfrekvencojn de la antaŭa jaro. Tiu ĉi klopodo celas revigligi la kuban turisman industrion, unu el la ĉefaj enspezofontoj de la lando.

En  la Internacia Turisma Foiro (Fitur), okazinta en Madrido, Kubo prezentis la 10-an Iber-Amerikan Renkontiĝon de Kampara Turismo, kiu okazos en kvar kubaj provincoj inter la 29-a de septembro kaj la 5-a de oktobro. Ĉi tiu evento celas antaŭenigi la daŭrigeblan disvolviĝon de kampara turismo, elstarigante la riĉan kulturon kaj biodiversecon de la lando.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up