El la scienco oni povas transiri al energia suvereneco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-01-28 08:23:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, jan 28 (RHK) La graveco kiun la lando donas al la transiro al pli granda energisuvereneco kun la kombinita uzo de renoviĝantaj energifontoj kaj fosiliaj brulaĵoj estis ratifita dum nova renkontiĝo de fakuloj kaj sciencistoj, gvidita de la prezidento, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.

Gvidite de la vicĉefministro Eduardo Martínez Díaz kaj kun la ĉeesto de la ĉefministro Manuel Marrero Cruz kaj Susely Morfa González, estro de la Departemento pri atento al la Socia Sektoro de la Centra Komitato de la Partio, la kunveno havis kiel sian ĉefajn temajn aspektojn rilatajn al la Programo Ampleksa kaj Daŭrigebla Energio Nacia, kiu malkaŝis kelkajn el la plej ampleksaj rezultoj, de la unua etapo de laboro komencita en 2021 ĝis la nuntempo, kun la aprobo de preskaŭ 50 projektoj pri la uzo de ne- konvenciaj energifontoj kaj iliaj eblaj efikoj en la ekonomia, socia kaj media sferoj.

Konceptita el la principo de multidisciplineco, ĉi tiu programo celas plifortigi scion-administradon en malsamaj areoj por akiri energian efikecon, kun la kunlaboro de naciaj kaj internaciaj institucioj kaj organizoj cele al materialigo de komuna celo: la uzo de renovigeblaj energifontoj alternativo al fosiliaj brulaĵoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up